Christian Moe
verkisto kaj tradukisto
| | |

Kursoj

Ĉi tie vi trovos kursojn kiujn mi momente instruas, foje instruis, aŭ eble ofertos en la futoro. Estas sufiĉe mallonga listo, ĉar mi iel sukcesis pasigi sep jarojn je universitata salajro sen instru-devoj.

Norvega por komencantoj

Mi instrus la norvegan lingvon (bokmål) en vesperaj kursoj ĉe la Filozofia Fakultato de Ljubljana, kutime je komencanta (A1) kaj daŭriga (A2) niveloj. En 2023/24, mi la unuan fojon ek de longe instruas nur unu kurson je alta daŭriga nivelo (B1).

Religio kaj homaj rajtoj

Mi instruis modulojn pri "Religio kaj homaj rajtoj" kiel intensajn postdiplomajn kursojn en la religi-studaj programoj ĉe la Norvega Instituto de Scienco kaj Teknologio en Trondhejmo (2002) kaj la Centro por Interdisciplinaj Postdiplomaj Studoj en Sarajevo (2007, 2010).

Kulturo kaj konflikto

En la fruaj 2000, mi kunaŭtoris kurson pri "Kulturo kaj konflikto" ĉe la Departemento pri Kulturaj Studoj ĉe la Universitato de Oslo, celitan al norvegaj armeanoj servantaj en eksterlandaj misioj. Mi ankaŭ komence kuninstruis la kurson, plejparte en 2003.

Esperanto por komencantoj

Kiel multaj esperantistoj, mi komencis instrui Esperanton preskaŭ antaŭ ol lerni ĝin. En la 1990-aj, mi gvidis kursojn en Oslo kaj poste ankaŭ en Ljubljana. Mi jam longe ne instruas.

Kolofono

© Christian Moe
2023-09-27
Kelkaj rajtoj rezervitaj.

Laste ŝanĝita:
2024-01-03

Publikigita per Emacs 29.4 (Org mode 9.8-pre).

Validate