Studoj, esploroj, akademia laboro
Akademia laboro jam de longe ne plu estas mia ĉefokupo, sed mi provas stari en ĝi per almenaŭ unu piedfingro. Mia eduko kaj frua laboro estis en religiologio (religiscienco),1 ĉefe islamaj studoj en kombino kun balkanaj studoj kaj homaj rajtoj. Mi iom interesiĝas pri ĉio če la intersekco de religio kaj politiko.
Mi ankaŭ faris iom da "aplikita" religiologio, esplorante kune kun kolegoj kiel religio povas (mal)antaŭenigi homajn rajtojn – ĉu per atentigo pri muslima reformisma pensado, konsultiĝo pri religia kontraŭado de seksaj kaj reproduktivaj rajtoj, aŭ pritakso de religia pacprojekto.
Mi estas membro-kunfondinto de la Slovena religiologia asocio, membro de ISORECEA kaj aktiva partoprenanto en diversaj iniciatoj kaj retoj, inter ili:
- the Oslo Coalition on Freedom of Religion or Belief (Osloa koalicio por libereco de religio aŭ kredo, precipe ties projekto New Directions in Islamic Thought, novaj direktoj en islama pensado)
- La laborgrupo de la eŭropa religiologia asocio pri edukado, EASR Working Group on Religion in Public Education
- Center for Religion and Politics (Centro por religio kaj politiko, antaŭe: la RelPol-iniciato) ĉe la Instituto pri kulturaj studoj kaj orientaj lingvoj, Universitato de Oslo (neformale, kaj kiam eblas al mi partopreni).
Jen kelkaj legaĵoj:
- Listo de miaj internaciaj publikigoj.
- Pli pri miaj libroj (ankoraŭ nur angle).
- Apartaj paĝoj pri miaj fakaj publikigoj en la Slovena and Norvega lingvoj
Miaj aktualaj interesoj inkluzivas (en neniu aparta ordo):
- Islamo kaj infanaj rajtoj
- Radikalaj religiaj dekstruloj en la reakcio kontraŭ "genro"
- Religia teritoriemo
- Religio en la Rusia-Ukrainia milito
- Naciaj mitoj de ekesto
- Homaj rajtoj kiel temo de religiologiaj esploroj kaj instruado
- Kultoj de racieco, progreso kaj teknologio
- La religiologia studo de virlupoj
Ŝanĝoj/ĝisdatigoj
- 2024-03-08: Kompletigis la tekston kaj povis anonci la Slovenan religiologian asocion fondita
- 2024-05-09: RelPol nun estas Centro por religio kaj politiko
Piednotoj:
Pli precize, mi studis la "historion de religio", kio estas pli-malpli la sama afero kiel "komparativa studo de religio", "scienca studo de religio", ktp. En la slovena, ni nun diras religiologija, kaj mi provas popularigi religiology/religiological en la angla, ĉar ĉiuj alternativoj estas tiel longaj kaj mallertaj. En Esperanto estas malpli klare al mi, ĉu la neologismo "religiologio" estas iel preferinda al "religiscienco" aŭ "religifako".