Christian Moe
verkisto kaj tradukisto
| | |

Tradukado kaj aliaj lingvoservoj
tradukado, interpretado, provlegado

Mi ofertas tradukadon, interpretadon kaj aliajn lingvoservojn je racia prezo.

Kontaktu min por oferto:

Tradukado

Mi tradukas el la slovena, angla aŭ norvega, en la anglan aŭ norvegan. Foje, mi ankaŭ tradukas mallongajn tekstojn en la slovenan, aŭ el aliaj lingvoj en la anglan aŭ norvegan.

Mi estas denaska parolanto de la norvega, kreskis kun la angla, kaj aktive uzas Esperanton jam pli ol 35 jarojn kaj la slovenan jam pli ol 25.

slo-nor-letters.svg

Mi tradukis jam ĉion de poezio al instrukcioj por arbarmaŝinoj, de doktoraj disertaĵoj al surmerkatigaj kampanjoj. Mia specialaĵo estas zorgema tradukado de faka literaturo en la homaj kaj sociaj sciencoj. Mi tamen ankaŭ estas sperta tradukisto de teĥnikaj dokumentoj.

Interpretado

Mi ofertas dudirektan sinsekvan interpretadon inter la norvega kaj slovena. Mi jam interpretis kaj por superaj juĝistoj, kaj por senhejmuloj.

Provlegado/redaktado

Se vi volas publikigi libron en la angla kaj bezonas iom da helpo kun la manuskripto, mi jam (kun)redaktis sep anglalingvajn librojn, kaj zorgis pri lingvo, stilo kaj faka aparata en kvin da ili. Rakontu iomete pri la libro, kaj mi donos oferton.

Kial elekti min?

Ĉar vi volas, ke vian tekston en vivan kaj korektan norvegan aŭ anglan lingvaĵon traduku iu, kiu aŭ jam komprenas, pri kio vi parolas, aŭ kunlaboros kun vi, ĝis la rezulto estos kontentiga.

Formatoj

Mi kutime laboras kun dosieroj en MS Word (.docx), kiujn sendas la klientoj. Sed se vi uzas OpenOffice/LibreOffice, mi ankaŭ, jam ekde 2003. Se vi preferas simple HTML, LaTeX, platan tekston aŭ aliajn malfermajn formatojn, simple sendu la dokumentojn.

Mi ne laboras kun aliaj komercaj formatoj ol MS Word/Excel, ankaŭ ne kun programoj por surtabla eldonado (tekstaranĝo).

Mi momente ankaŭ ne uzas ilojn por komputile helpita tradukado, krom se la kliento disponigas al mi uzon de reta tradukilo (MemoQ Web aŭ simile).

Aliaj lingvoj

Laŭ bezono kaj iom depende de la enhavo, mi ankaŭ povas traduki el aliaj lingvoj, sed ne en ilin. La bosnan, kroatan, montenegran kaj serban mi lernis tra esplorlaboro. Kiel norvego, mi facile legas la danan kaj svedan, en la 1990-aj mi ankaŭ iom da tempo tradukis novaĵojn el la sveda en la anglan. Mi pretas traduki el aŭ en Esperanton, se oni pretas pagi.

(Krom miajn laborlingvojn, mi ankaŭ komprenas la francan, hispanan kaj rusan kaj eĉ faris unu fakan tradukon france–angle, sed mi ĝenerale ne ofertas tradukservojn por tiuj lingvoj.)

Entrepreno

Ekde 2008, mi estas registrita ĉe la slovena Ministerio pri kulturo kiel memdungita verkisto kaj tradukisto.

Kolofono

© Christian Moe
2023-09-27
Kelkaj rajtoj rezervitaj.

Laste ŝanĝita:
2024-12-11

Publikigita per Emacs 29.4 (Org mode 9.8-pre).

Validate