Christian Moe
verkisto kaj tradukisto
| | |

Pri la retejo

La retejo servas kiel montrofenestro por mia laboro, kaj kiel hoko, sur kiun mi povas pendigi informerojn, kiuj ne apartenas aliloke. Kiel memdungito en kulturo, mi malfacile evitas miksi la profesian kaj personan vivojn.

Mi ĉeestas en la reto ekde mia unua manfarita hejmpaĝo ĉe Arnes.si en 1998, sekvita de kelkaj paĝoj ĉe la Universitato de Oslo, kaj je tiu ĉi adreso ekde malfrua 2007. Tiu ĉi retejo vegetis inter 2011 kaj 2016. Intertempe, mi komencis norvegan blogon pri klimatŝanĝiĝoj, MotNormalt.org.

La unua versio de christianmoe.com baziĝis je Drupal, kiu estis nenecese forta platformo por miaj bezonoj. Sentante la emon simpligi ĉion kaj konstrui la retejon mem, mi revenis al miaj radikoj, kun ĉefe statika retejo generita far Emacs Orgmode (angla klarigo) plus iom da simpla retprogramado.

De fojo al fojo, mi havas aferojn por diri al la mondo, sed mi ofte bezonas tiom da tempo por elpensi ilin, ke la mondo intertempe jam pluiras. Tio estas unu kialo, kial mi relanĉas la blogon sub la nomo Strigeto de Minerva. Kiel taŭgas al la nomo, tie mi babilos pri interkruciĝoj inter scienco, politiko kaj religio, sed ankaŭ pri pli metiistaj demandoj koncerne tradukadon, lingvojn kaj digitala humanistiko.

Kolofono

© Christian Moe
2023-09-27
Kelkaj rajtoj rezervitaj.

Laste ŝanĝita:
2023-09-27

Publikigita per Emacs 29.4 (Org mode 9.8-pre).

Validate