Pri mi
Saluton! Mi estas Christian Moe. Mi originas el Norvegio, sed vivas kun mia familio en Slovenio.
Mi laboras kiel memstara verkisto kaj tradukisto. Se vi interesiĝas pri pri miaj profesiaj servoj, bonvolu klaki.
Mi ankaŭ instruas vesperan kurson de la norvega lingvo ĉe la Filozofia Fakultato de Ljubljana.
Mi magistriĝis pri la historio de religio, kaj laboris kelkan tempon kiel esploristo en tiu kampo. Mi publikigis kelkajn artikolojn, ĉapitrojn kaj kolektojn (anglalingva bibliografio), ĉefe pri islamo en Balkano. Mi ankaŭ fojfoje instruis universitatajn kursojn pri kulturo, konflikto, religio kaj homaj rajtoj. Survoje, mi iel forgesis doktoriĝi.
Mi ankoraŭ havas flankokupojn en la kampo de aplikitaj religiaj studoj. Kun kolegoj, mi esploras kiel homoj povas uzi religion por helpi aŭ malhelpi al homaj rajtoj.
"Ĉu vi venos al la lito?" — "Mi ne povas. Tio ĉi gravas." — "Kio?" — "Iu malpravas en la reto."
— Xkcd
Inter miaj hobioj kaj interesoj estas populara scienco, programado, lingvaj kuriozaĵoj, sciencfikcio, ĝogado, kurado, blogado pri klimatŝanĝiĝoj (norveglingve) kaj kverelado kun homoj, kiuj malpravas en la reto.
Mi subtenas sencohave racian politikon por libereca, pluralisma, egaleca socio ene de naturmediaj limoj, kaj kontraŭas fosiliajn bruligaĵojn kaj faŝismon.
En ĉiutaga vivo mi parolas la norvegan, anglan, Esperanton kaj slovenan. Mi ankaŭ elturniĝas en la bosna/kroata/serba, kutimis paroli ruse kaj hispane, kaj legas la francan.
Mi preferas liberan, malfermkodan programaron, vivas mian vivon en pura teksto kun Emacs Org-mode en Linukso, kaj scias ĝuste sufiĉe da DHTML, Perl, Elisp kaj R por propraj bezonoj. Mi disponigas kelkajn ilojn sur Codeberg. Ekde majo 2025 mi estas la bontenanto de Worg, la komunumaj paĝoj por Org-mode.
Pli pri tiu ĉi retejo →